Novaĵoj

Invito partopreni Triopan Kongreson

Ni invitas ĉiujn proponi prelegojn aŭ agadojn por la Triopa Kongreso (IFEF, Hispana kaj Andaluza).
La temo estas “Lingva situacio en Eŭropo”. Kelkajn subtemojn ni sugestas kiel
– Situacio de la angla en Eŭropa Unio post Brexit
– Ĉu vere Europa Unio havas 24 lingvojn oficialajn?
– Proponoj por enkonduki Esperanton en E.U.
– Ĉu Esperanto povos esti lingvo por la administrado de la Eŭropa Unio?
– … ktp
Sed ankaŭ vi povas proponi iun alian aparte de la kongresa temo.
Se oni intencas prezenti prelegon aŭ agadon, bonvolu sendi retmesaĝon al esperanto0andalucia@gmail.com kopie al cspinola1@gmail.com kun la informo:
– Titolo de la prelego, mallonga resumo de la prelego kaj eta priskribo de la prelegonto.