KER-ekzameno Malaga2019Novaĵoj

KER Ekzameno Malago-2019

Katalin Kovats mem gvidos kaj organizos ĝin persone.
Dato: sabato 4a de majo 2019
Loko: kongresejo de la Triopa Kongreso.
Informo kaj aliĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/andaluzio
Por plia informoj kontaktu: katalin.kovats@gmail.com

Tiuj ekzamenoj estas oficiale agnoskataj de la hungara ŝtata Ekzamena Centro pri fremdaj lingvoj ORIGO, kiu estas ligita al la Budapeŝta Universitato Rolando Eötvös(“ELTE”).

La niveloj estos B1, B2 kaj C1, kaj oni povas elekti la tipojn: parolan aŭ skriban aŭ ambaŭ (kompleksan).

Jam pli ol 2200 esperantistoj el 70 landoj trapasis la KER-ekzamenojn!

https://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj

Kuraĝu ankaŭ vi!