NovaĵojUncategorized

Ilona Koutny prelegos en la Tri-kongreso

Ilona KOUTNY, estro de la Interlingvistikajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, prelegos dimanĉe je la 17.15 pri “Esperanto kaj interkultura komunikado” dum la Triopa Kongreso.

Dr-ino Ilona KOUTNY estas hungara esperantistino kaj lingvistino. KOUTNY diplomiĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU). Ŝi okupiĝis pri parolprilaboro, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL kaj ellaboris parolantajn instruprogramojn. Post la morto de prof. Szerdahelyi en 1987 transprenis la instruadon de e-aj lingvo kaj lingvistiko ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös-Universitato, krome prelegis pri komputa lingvistiko. Nun ŝi instruas la hungarajn lingvon kaj lingvistikon en la Lingvistika Instituto de la Universitato Mickiewicz en Poznan (PL), kie ŝi fondis la internaciajn Interlingvistikajn Studojn. Ŝi habilitiĝis ĉe UAM en 2009, iĝis estro de la Ugro-Finna Katedro en 2010 kaj profesoriĝis en 2011. Ŝi gvidas la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. Pro tiu agado ŝin oni elektis Esperantisto de la Jaro 2008. En 2018 ŝi akiris la FAME-premion. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Koutny verkis multajn lingvistikajn studojn, i.a. pri vortaraj problemoj. Ŝi estas ĉefredaktoro de “Hungara-Esperanta Meza Vortaro” kune kun István Szerdahelyi (Budapeŝto 1996).