Novaĵoj

Aukcio en la Malaga Kongreso!

En la programo de la venonta kongreso en Malago, ni programis aŭkcion por la vespero de la dimanĉo, 5-a de majo. Tiu estas programero en kiu ni atendas la partoprenon de ĉiuj ĉeestantoj, esperante ke vi ĝuos agrablan vesperon. Tonyo del Barrio kaj Katalin Kovats amusigos la agadon kaj magistre regos ĝin.

Sed ni petas ke vi partoprenu ankaŭ alimaniere: kial ne porti ion por esti aŭkciita? Ni petas ke vi donacu iun materialon, por kontribui al la aŭkcio. Pli bone se ĝi rilatas al Esperanto, eĉ nerekte (io ajn verda taŭgas: memoraĵoj, kulturaĵoj, propagandaĵoj, ktp) aŭ se temas pri io tipa de via regiono, aŭ ion kuriozan aŭ kun interesa historio. Ne necesas ke ĝi estu io mone altvalora, ĉar la celo ne estas akiri grandan ekonomian profiton (kvankam la enspezo iel helpos al la rezulto de la kongreso, por uzo en venontaj eldonoj), sed ĉefe ĝui interesan vesperon.

Vi ankaŭ povas kontribui alimaniere, nome partoprenante en la aŭkcio, kaj ni rekomendas ke vi kunportu ekstran monbileton en vian monujo 😉 Sed, kiel dirite, tio estas sekundara; ĉefe kunportu bonan humuron kaj emon ĝui la vesperon.

Ĝis baldaŭ en Malago!