Antekero

D2: Lundo 06/05 14.30 – 19.30 Duontaga ekskurso al Antekero (Antequera)

Antequera [antekera], en Esperanto Antekero, estas municipo kaj komunumo en la provinco Malago en la regiono kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio de Hispanio. Ĝi situas en la nordo de la provinco, kaj estas la centro de la samnomaj komarko kaj jurteritorio. En 2015 Antekero havis 44 141 loĝantojn. Antekero troviĝas sur geografie strategia loko, ĉar estas situa en la centro de Andaluzio, kie kunfluas la ĉefaj komunikvojoj de Malago kun Kordovo kaj Granado kun Sevilo, nome la kvar plej grandaj urboj de la regiono. La urbo troviĝas je 45 km de Malago kaj je 115 de Kordovo, urboj kun kiuj ĝi komunikas per rapida trajno kaj per la aŭtovojo A-45, kaj 160 de Sevilo kaj 102 de Granado, kun kiu komunikas pere de la aŭtovojo A-92 kaj, en tuja futuro, ankaŭ per rapida trajno, post la fino de la Eje Ferroviario Transversal (Transira Fervoja Akso).

Ĝia nomo devenas el Anticaria, la iama romia nomo, poste Antakira en araba, sed variaj arkeologiaj kuŝejoj disaj tra la tuta municipa teritorio atestas ke la zono jam estis loĝata ekde antaŭ pli ol 6.000 jaroj.

El tiu pasinto oni konservas etetorcaldeantequerandan arkeologian kaj arkitekturan heredon, elstare ĉefe la aro de dolmenoj de Menga, Viera kaj El Romeral, same kiel nombraj preĝejoj, konventoj kaj palacetoj de diversaj epokoj kaj stiloj. El la fizika ĉirkaŭaĵo elstaras la Natura Loko El Torcal, fama pro kapricaj formoj de ties kalkaj rokoj, kiuj kunformas unu el la karstaj pejzaĝoj plej gravaj de Eŭropo.

 
 

La dolmenoj.

La arkeologia zono de la dolmenoj de Antekero komponitas de la dolmenoj kiuj nomigas ĝin kaj serio de kuŝejoj rekte rilataj kun la nekropolo megalita.

La tri tombejoj kiuj formas ĝin konservas la originan tombon kaj ĉiuj el ili prezentas klarajn teknikajn kaj formalajn diferencojn. La dolmeno de Menga estas unu el la mejloŝtonoj de la lintela arkitekturo en la Prahistorio de Eŭropo. Ties grando konsistas ĉefe el ties arkitekturaj trajtoj kaj la grando de la rokegoj uzitaj por ties konstruo.

 

La Alkazabo de Antekero estas la komplekso plej elstara de la antikva islama medina (urbo). Ĝi okupas la monteton kaj havas ortangulan planon kaj du turojn, el kiuj la plej granda estas tiu Homenaje (ĉefturo).

 

La Reĝa Kolegiato de Santa María La Mayor estas transira verko inter la malfrua gotiko kaj la renesanco. Ĝi estis konstruita inter 1514 kaj 1550 kaj estas la unua templo planita ene de la renesanca stilo en Andaluzio. Elstaras ties ionikajkolonoj kaj ties mudeĥara kasonaro same kiel la gotik-mudeĥara volbo de la Ĉefaltaro.

 

Elstaras multaj preĝejoj kaj konventoj.

 
 

Municipa muzeo: situa en la Palaco Nájera, ĉe la Placo Coso Viejo enhavas etendan kolekton de religia arto kaj de verkoj de la loka pentristo Cristóbal Toral, same kiel la statuon de la Efebo de Antekero, kconsiderata la verko plej grava de la muzeo.

 
 

Antekero kaj Esperanto

En Antekero okazis la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 el 29-a de oktobro al 1-a de novembro kun agado en Municipa Muzeo kaj en Kulturdomo kaj ekskursoj al Torkalo de Antekero, Dolmenoj de Antekero, Oleomuzeo kaj al la urbo mem. Prelegoj kaj atelieroj temis pri astronomio, lingvopolitiko, arbarĝardenado, dolmenoj, Angolo kaj Orienta Timoro, mikroliteraturo kaj kompreneble uzado de la lingvo Esperanto. Aliĝis 67 kongresanoj.[66] Respondeculoj pri tiuj programeroj estis Ricardo Felipe Albert Reyna, David Galadí-Enríquez, Fátima Jiménez García, Heidi Goes kaj aliaj.

Partikularaj agadoj estis omaĝo memore al S-ro Higinio García Gómez-Quintero (1939-2010), antekera esperantisto.