Cordoba
T2: Ĵaudo 09/05 08.00 – 20.00 tuttaga ekskurso al Kordovo (Córdoba)
Kordovo (hispane Córdoba) estas urbo de Hispanio, en la suda regiono de Andaluzio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco de Kordovo. Ĝi situas je la bordo de la rivero Gvadalkiviro kaj enhavas ĉ. 320 000 loĝantojn.
Ĝi posedas tre riĉan historion. Jam grava dum la romia epoko, sub la nomo Corduba, ĝi estis la naskiĝloko interalie de la filozofo Seneko la Juna. Ĝi eĉ pligraviĝis dum la araba epoko en Hispanio, kiam Kordovo fariĝis la ĉefurbo de la hispana sendependa kaliflando, kaj unu el la ĉefaj sidejoj de la monda kulturo, kun figuroj kiaj la filozofo Ibn-Ruŝd (Averroes) kaj la juda medicinisto Maimonides.
Nun ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj, interalie pro sia kultura heredaĵo, kaj grava fervoja nodo.
Ĝia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En ĝi plej elstaras la araba Moskeo, kiu post la falo de la araba urbo fariĝis Katedralo, nun konata kiel Moskeo Katedralo.
Alia grava monumento esta la romia ponto ankoraŭ uzebla.
La Reĝa Alkazabo:
La tipaj kordobaj kortoj (patios), dum la maja monato belege ornamitaj:
La tre tipa juda kvartalo:
Bela urbo tre vizitinda, promeninda, ĝuinda kaj ne forgesebla.