Granada

A) ĜENERALAĴOJ

Granado (hispanlingve: Granada) estas hispana urbo kiu situas sude de Hispanio. Ĝi havas 232.000 loĝantojn, kvankam la tuta ĉirkaŭa areo de la urbo atingas la nombron de 500.000 loĝantoj.

La plej gravaj ekonomiaj rimedoj de Granado estas turismo, komerco, agrokulturo kaj aktivecoj rilataj al publika administro.

La unuaj enloĝantoj de la urbo estis tiuj de antaŭromiaj triboj , konataj kiel “turduloj” kaj “bastetanoj”, ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. Poste la urbo estis konkerita de la romianoj, kiuj nomis ĝin “Iliberis”.

Post longa periodo de dekadenco, Granado fine iĝis grava urbo post la disfalo de la Kordova Kalifa Regno, dum la 11-a jarcento. Tiam, Granado iĝis ĉefurbo de islama regno, kies ekzistado daŭris ĝis la jaro 1492, kiam la kastiliaj trupoj konkeris ĝin.

Tiam komenciĝis la “kristana” epoko, tra kiu la urbo pli kaj pli kreskis politike kaj ekonomie. Dum la unuaj jaroj de tiu epoko, dum la regado de la “Katolikaj Gereĝoj”, Granado eĉ estis la ĉefurbo de Hispanio dum kelkaj jaroj.

 

 

Post kelkaj katastrofoj (inundoj, tertremoj, ktp), kaj la forpelado de la ribelemaj “moriskoj” (1609), la urbo perdis grandan kvanton da loĝantoj kaj ekis longa periodo de dekadenco. Tamen, la hispanaj registaroj ĉiam elektis Granadon kiel la ĉefa administra urbo de la orienta parto de Andaluzio. Tiel, Granado estis (kaj ankoraŭ estas) la kutima sidejo de tre malnova kaj prestiĝa universitato kaj de la plej altaj tribunaloj kaj armeaj kazernoj de la tuta regiono. Pro tio, multaj funkciuloj loĝas kaj laboras ĉi tie. Ankaŭ la religiaj aktivaĵoj estis kaj estas gravaj tra la pasado de la jarcentoj.

Nuntempe, post longa periodo de forlaso, Granado ĝuas tre bonan transportan reton kiu ligas ĝin al aliaj gravaj urboj de Andaluzio kaj al Madrido. La urbo estas unu el la plej vizitataj de la turistoj en Hispanio kaj , krome, ĝi konservas grandan parton de sia “antikva prestiĝo”.

B) ĈEFAJ MONUMENTOJ

1.- LA “ALHAMBRO”

Tiu vorto signifas en la araba lingvo “La Ruĝa”, pro la ĉefa ruĝa koloro de la konstruaĵo kiu devenas el la uzo de argilo kiel materialo.

La Alhambro estis konstruita dum la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Temas pri la plej vizitata monumento en la tuta Hispanio, ĉar la monumento ricevas ĉiujare preskaŭ 3 milionojn de turistoj. Ĝi estis nomata de la Unesko “Kultura Heredaĵo” en 1984, kune kun la apudaj “Ĝardenoj de Ĥeneralife” kaj la “kvartalo Albaicín”.

 

 

La Alhambro konsistas el 3 diversaj partoj :

– Alkazabo (defendocela armea kastelo);

– Nazariaj palacoj, inter kiuj mencieblas tiu de “Komares” kaj tiu de la “Leonoj”.(“Nazario” estis la nomo de grava tiutempa islama dinastio);

– La “ĜARDENOJ DE ĤENERALIFE”. Origine temis pri la “ĝardenoj de la arkitekto”, pro tio ke unue tiu loko estis ia “distrejo” por la arkitekto de la Alhambro. Sed iom poste, tiu belega loko estis uzata de la Granadaj Reĝoj. Tiu monumento enhavas malgrandan rezidejon, sed grandegajn ĝardenojn kaj eĉ iun legomĝardenon.

 

 

Ankaŭ menciendas la “Palaco de Karolo la 5-a”, kiu estis ”Reĝo de Hispanio“ kaj ”Imperiestro de Germanio“. Tiu palaco estas impona renesanca konstruaĵo, ene de kiu situas nuntempe la Muzeo de Belartoj de Granado.

2.- LA KATEDRALO ( kaj apudaĵoj)

La Granada katedralo estis komencata en 1505, sur restaĵoj de antikva moskeo. Ĝi estas la unua renesanca katedralo en Hispanio. La vorkoj estis direktataj de pluraj arkitektoj inter kiuj reliefigindas Diego de Siloé kaj Alonso Cano. Tiu lasta estis la aŭtoro de la impona definitiva fasado, kiu inkluzivas kelkajn barokajn elementojn.

La baza plano de la katedralo konsistas el 5 navoj. Admirendas la ĉefa kapelo, vera juvelo de la renesanca arto.

 

 

LA REĜA KAPELO

Ĝi estis ekstarigata je la komenco de la 16-a jarcento samtempe kiel la katedralo. Ĝi enhavas la tombejojn de la “Katolikaj Gereĝoj”. Ene de ĝi situas ankaŭ grava muzeo kiu enhavas personajn objektojn de la Katolikaj Gereĝoj kaj multajn aliajn historiaĵojn kaj kuriozaĵojn de tia epoko (speguloj, kronoj, kofroj, ktp).

La Reĝa Kapelo estas la dua plej vizitata monumento de la urbo, tuj post la Alhambro.

LA “MADRAZA”

La “Madraza” (araba vorto por “alta lernejo”) estis la unua universitato de Granado. Ĝi estis fondata en 1349, dum la regado de la sultano Yusuf la 1-a. Ĝi situas tre proksime al la katedralo. Elstaras ĝiaj dekoraĵoj, kiuj estas tre similaj al tiuj de la Alhambro.

C) TIPAJ (KAJ FAMEGAJ) GRANADAJ KVARTALOJ

Estas pluraj la tre konataj, eĉ tutmonde, Granadaj kvartaloj. Tamen, en tiu ĉi mallonga raporto, oni mencios nun la du plej gravajn : la “Albaicín” kaj la “Sacromonte”.

La ALBAICÍN estas la antikva araba kvartalo. Ĝi estas grava pro motivoj historiaj, arkitektaj kaj pejzaĝaj. Tiu kvartalo ekkomencis ĝian ekzistadon dum la 11-a jarcento. Oni konservas partojn de ĝia gravaj arabaj muregoj. Tie estis la loko kie estis konstruita, dum la komenco de la 16-a jarcento la “Reĝa Chancillería” (prononcu : “ĉancijeria”), kiu estis la plej grava tribunalo de la tuta centro kaj sudo de Hispanio, ekde la 16-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La konstruado estis direktata de Diego de Siloé, kaj ĝi montras belan renesancan stilon.

Menciendas la du belvederoj, de kie oni povas admiri imponajn pejzaĝojn; temas pri la belvidejoj de Sankta Kristoforo kaj tiu de Sankta Nikolaso.

La SACROMONTE estas la tipa cigana kvartalo de la urbo. Tie ekloĝis la unuaj ciganoj kiuj alvenis en Granadon je la komenco de la 16-a jarcento. Tiu ĉi kvartalo situas apud monteto konata kiel “Valparaíso”. Estas ankoraŭ videblaj ĝiaj tre famaj “kalkitaj grotoj” kiuj estis la kutimaj loĝejoj de la loĝantoj. Tre apude troviĝas elstara abatejo kaj du gravaj antikvaj religiaj lernejoj.

 

 

La Sacromonte estas tre pitoreska kaj tipa loko de la urbo. Ĝi estas tre vizitata de turistoj kiuj venas el la tuta mondo intence trovi tie la plej tipajn flamenkejojn kaj la radikojn de la cigana kulturo.

Ĉ) ALIAJ VIDINDAĴOJ

Inter aliaj religiaj monumentoj, oni devas ankaŭ mencii la Monaĥejon de la Kartuzio, kiu datiĝas de la 17-a jarcento. Ĝi enhavas belegan sakristion kaj reliefigindajn barokajn ornamaĵojn.

Kaj ankaŭ mendiindas la “Kirko de Sankta Domingo” (1532) kie situis dum kelkaj jarcentoj la tribunaloj de la Hispana Inkvizicio.

Inter la multaj muzeoj de la urbo (kaj krom tiuj jam menciitaj antaŭe), oni devas noti la jenajn : La Arkeologian Muzeon, kiu troviĝas apud la kvartalo Albaicín, en konstruaĵo de la 16-a jarcento (nomata “Domo de Kastril”). Ĝi enhavas restaĵojn el diversaj prahistoriaj kaj historiaj epokoj, ekde la paleolitiko kaj la bronza aĝo ĝis la arabaj tempoj.

Ankaŭ la “Parko de la Sciencoj” estas rimarkinda, ĉar temas pri la dua plej vizitata “scienca muzeo”de Hispanio, tuj post tiu de Valencio.

Vizitendas ankaŭ la “Arkivo Manuel de Falla” (kreita en 1991), kiu kolektas grandan kvanton da materialoj pri la plej fama hispana muzik-komponisto, kaj kiu estas la nuntempa sidejo de la Municipa Orkestro.

Kaj oni ne forgesu la kulturejon “Centro Federico García Lorca” (2015), kie oni povas trovi ĉiuspecajn dokumentojn pri la vivo kaj la verkaro de la plej fama granadano. Ĝi estas ankaŭ uzata por diversaj kulturaj aktivaĵoj.