POSTKONGRESA EKSKURSO. NORDA MAROKO. 3 tagoj, 2 noktoj
Ĝin konsistigas busa vojaĝo al Algeciras, transiro de la Ĝibraltara markolo ĝis Ceuta, vizito al Tetuan, kaj apudaj urboj, Asilah-Tanger, Chaouen, 2-nokta tranoktado en Tetuan kaj reveturo al Ceuto por transiro de la Ĝibraltara markolo ĝis Algeciras, kaj busa reveturo al la kongresejo.
Ni faros kun rekomendita turisma entrepreno, sperta en tiu ekskurso. Ĝi inkluzivas.
- Busa vojaĝoj Malaga/Algeciras/Malaga,
- Turisma buso por la 3-taga programo en en Maroko
- Biletoj por la rapida pramo Algecira/Ceuta/Algeciras
- Prizorgado en la havenoj de Algeciras k Ceuta
- Vojaĝa asekuro (Europ assistance)
- Gvidisto maroka plus lokaj gvidistoj en la vizitoj al Tetuan, Asilah, Tánger, Chaouen
- 2 noktoj en a hotelo “La Paloma” kun matenmanĝo kaj vespermaĝo (2).
- 3 Tagmanĝoj.
Reveno al Malago je la 23.00h. La minimuma kvanto por organizi ĝin estas 25 partoprenantoj.
1ª tago: MÁLAGA / ALGECIRAS-CEUTA / TETUÁN
Vojaĝo busa al la haveno de Algeciras kaj transiro ŝipe de la Ĝibraltara Markolo, kiu apartigas Eŭropon kaj Afrikon inter la Atlantika Oceano kaj la Mediteranea Maro.


Post la transiro de la dogano ni vizitos la urbon Tetuano, kie ni ĝuos tipan marokan tagmanĝon akompanatan de tradicia folkloro. Poste promenado tra la urbo. Enhoteliĝo kaj vespermanĝo. Tetuano (en araba, تطوان / Tiṭwān), kio signifas “la okuloj” aŭ “la fontoj”. Foje konata kiel “La blanka kolombo”, estas urbo de la nordo de Maroko, kiu situas proksime de la Mediteranea Maro, ĉe Tanĝero kaj de la urbo de Ceŭto. La provinco aŭ wilāyah /vilaja/ de Tetuano havas ĉirkaŭ 725.000 loĝantojn (2006) kaj la urbo mem ĉirkaŭ 315.000 loĝantojn. Ĝi estas la maroka urbo plej simila al la urboj de Andaluzio en Hispanio. Ekde 1999, la monarko Mohamedo la 6-a elektis ĝin kiel ĉefa somera rezidejo.


2ª tago: TETUANO / ASILAH-TÁNGER (TANĜERO) / TETUANO
Vojaĝo al la bela apudmara urbo Asilah, kaj promenado tra ĝiaj stratoj.


Poste translokiĝo al Tánger (Tanĝero), fama urbo apud la okcidenta markolo. Tagmanĝo en Tánger, vizito al la Groto de Herkulo, Kabo Espartel, kaj promenado tra la historia centro de Tánger, ĝia medina kaj bazaro. Poste reveno al Tetuán, verpermaĝo kaj loĝado.


Tanĝero, arabe طنچة (Tanĝa), estas havenurbo en Maroko, iom okcidente de la Ĝibraltara Markolo. En 2004 ĝi havis 620.400 loĝantojn. Ĝi estis fondita de kartaganoj en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko, sub la nomo Tingis. Ĝi estis konkerita de Romio kaj poste estis regata de Bizanco. En 702 ĝin konkeris araboj, en 1471 portugaloj, en 1661 britoj. En 1684 ili transdonis la urbon al Maroko. En 1912 Maroko estis kundividita inter Francio kaj Hispanio; Tanĝero iĝis okupita de Hispanio. Ekde de 1923 ĝi ricevis ekster-regnan, internacian statuson, sub komuna administrado de Francio, Hispanio, Britio, de 1928 ankaŭ Italio. Dum la Dua Mondmilito inter 1940 kaj 1945 Hispanio sola administris la urbon. Je la 29-a de oktobro 1956 la “protokolo de Tanĝero” decidis reunuigon de Tanĝero al Maroko.
3ª tago: TETUANO / CHAOUEN-CEUTA / MÁLAGA
Matene ekiro al la tipa kaj bela urbo Chaouen , 60 km sude de Tetuán. Vizito tra la urbocentro kaj libera tempo en la Placo de la Alkazabo. Tagmanĝo en el Ryad “Casa Hasan”, poste vojaĝo al Ceuta, por enŝipiĝi kaj buse vojaĝi al Málaga.




Chauen, Xauen o Chefchauen situas en la montarbranĉo de la Rif ĉeno, proksime de Tetuano. En 2004 ĝi havis 36000 loĝantojn. La urbo estis fondita en 1471 ĉe loko de malgranda tamaziĥta (bereber) vilaĝeto. Ĝian originan loĝantaron konsistigis ĉefe islamanoj kaj judoj fuĝintaj el al-Andalus. Pro tio la urbo multe similas al andaluziaj urbetoj kun mallarĝaj sinuaj stratetoj de kalkitaj domoj (ofte kun helbluaj koloroj). La plej malnova parto de la urbo sterniĝas ĝis la monto kaj en la plej alta loko situas la fonto Ras al-Ma. La placo Uta al-Hammam estas la centro de la urbo, kie staras la alkazabo kaj moskeo kun oktoflanka turo. Alia grava loko estas la “Moskeo de la Andaluzoj”. La nova urbo situas malsupre de la antikva.