IFEF Aliĝilo pdf

ALIĜILO-IFEFprov14-07-2pg

 
Elŝutu pdf 2-paĝa

     

    • ANONCOJ pri Postkongreso
    1. Pro limigitaj lokoj, la limdato de la aliĝo estas la 31-a de decembro 2018;  Post tiu dato la aliĝo estos traktata nur se restas liberaj lokoj;
    2. Necesas minimume 25 aliĝintoj por organizi la ekskurson;
    3. La prezo ne inkluzivas plian nokton en Domo Dioceza (pro tre malfrua reveno al Malago: 23.30);
    4. Oni traktos la aliĝon nur post pago de 50% el la kosto de la ekskurso;
    • ANONCO pri la fakprelegoj
      Laŭ la programo de la 71-a IFEF-kongreso estos prezentitaj pluraj fakprelegoj.
      La resumo de la ĉefa fakprelego estu sendita al Rd ĝis  fino de januaro 2019 por aperigi ĝin en nr. 2 de IF, kaj al Gv de la Faka Komisiono ĝis la fino de marto 2019.
      La preleg-dezirontoj estas petataj anonci sin kaj prezenti la resumon de la prelegoj al LKK kaj al Gv de FK antaŭ la 31-a de marto 2019.
      Faka Komisiono elektos laŭtemajn altkvalitajn prelegojn el diversaj landoj, por ke la ĉeestantoj povu interŝanĝi kaj ĝui la sukcesajn rezultojn pri la fakaj scienc-teknikaj      esploroj kaj pri la fervoja evoluo en la mondo.
      Bonvolu sendi la prelegojn kun simpla memprezento pri la aŭtoro al la retpoŝta adreso: esperanto@kabelmail.dk
    • Kiel atingi Malagon kaj la kongresejon.     Konsultu la retpaĝon :  Kiel alveni
      La loĝejo (kongresejo) situas en: “Casa Diocesana” (Dioceza Domo)  ĉe strato “Pasaje de los Almendrales, 2-4” ) Tf. . +34 952250600