Ni invitas ĉiujn proponi prelegojn aŭ agadojn por la Triopa Kongreso (IFEF, Hispana kaj Andaluza).
La temo estas “Lingva situacio en Eŭropo”. Kelkajn subtemojn ni sugestas kiel
– Situacio de la angla en Eŭropa Unio post Brexit
– Ĉu vere Europa Unio havas 24 lingvojn oficialajn?
– Proponoj por enkonduki Esperanton en E.U.
– Ĉu Esperanto povos esti lingvo por la administrado de la Eŭropa Unio?
– … ktp
Ankaŭ vi povas poponi iun alian temon.
Se oni intencas prezenti prelegon aŭ agadon, bonvolu sendi retmesaĝon al esperanto0andalucia@gmail.com kopie al cspinola1@gmail.com kun la informo:
– Titolo de la prelego, mallonga resumo de la prelego kaj eta priskribo de la prelegonto.