KER Ekzamenoj Malago-2019

Katalin Kovats mem gvidos kaj organizos ĝin persone.

Horaro


Dato: sabato 4a de majo 2019
Loko: kongresejo de la Triopa Kongreso.
Informo kaj aliĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/andaluzio
Sesioj: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Por plia informoj kontaktu: katalin.kovats@gmail.com

Tiuj ekzamenoj estas oficialaj pere de la ŝtata Ekzamena Centro pri fremdaj lingvoj ĉe la Budapeŝta Supera Fremdlingva Trejnejo (“ITK”) de la Budapeŝta Universitato Rolando Eötvös(“ELTE”).

La niveloj estos B1, B2 kaj C1, kaj oni povas elekti la tipojn: parolan aŭ skriban aŭ ambaŭ (kompleksan).

Eniru en la multnombra listo de homoj kiuj jam trapasis la esperanto-KER ekzamenojn en la tuta mondo! Kuraĝu!!