Kongresejo kaj Loĝejo
La Domo Dioceza (Casa Diocesana), situas relative proksime de la urbocentro ĉe la strato Pasaje de los Almendrales, 2-4 apud la Katolika Seminario, kun bonega komunikado per aŭtoŝoseo kaj urba buso. La distancoj en Malago estas mallongaj, do preni taksion estas relative malmultekosta, kaj se vi iras grupe des pli bone.
La telefono estas: +34 952250600. Faksilo: +34 952265830, ĝi funkcias kiel vera hotelo, kun pli ol cent ĉambroj, grandegaj salonoj por eventoj kaj kongresoj, manĝoĉambroj kun bonega servo kaj belegaj vidindaĵoj, ĉar ĝi situas sur altaĵo ene de la urbo.
Loĝado en la Dioceza Domo, kiu malfermas siajn pordojn, al homoj, kiuj deziras gasti dum kelkaj tagoj por ripozado, pripensado, kunvivado, ktp. En ĉi privilegia loko de la malaga geografio la instalaĵoj havas ĉambrojn kun kompletaj banĉambroj, salonojn por kunsidoj, senpagajn parkejojn, ĝardenojn.Tamen la nombro da lokoj rezervitaj estas limigitaj, kaj post ĝia kompletiĝo ni ne povos akcepti pliajn mendojn.
Vi povas konsulti ties kotizon en la dua paĝo de la aliĝilo ĉe IFEF Aliĝilo
Por atingi la kongresejon rigardu la retpaĝon: Kiel alveni
Alternativa loĝloko proksima al la kongresejo kaj bonkvalita estas Hotel Zenit Málaga ***
strato Cuba, 1-3 – 29013 Málaga
Tel. +34 952 252 000 • Fax. +34 952 255 844
REG. TURISMO: H-MA-00717
Hotelo Zenit – Malago
Ni interkonsentis kun ili la subajn kotizojn por tiuj datoj se vi anoncas, ke vi faras la rezervon per la “Asociacion de Esperanto”. Rimarku, ke la 1-an de Majo estas festo en Hispanio kaj lq 2-an ankaŭ en Madrido kaj oni atendas multajn viziantojn en Malago tiun semajnfinon.
Dulita ĉambro por unu persono ………………..76€ + IVA (10%)
Dulita ĉambro por 2 personoj …………………85€ + IVA (10%)
Publikaj busoj al la Centro de Malago.
La buso 37 konektas la kongresejo kun la centro de Malago. Rigardu la bildon: