Kiel Alveni

1. Kiel atingi Malagon

La flughaveno de Malago estas internacia flughaveno konektita kun multaj rektaj kaj favorprezaj flugoj el multaj urboj el Eŭropo kaj foraj. Vizitu kaj rezervu sufiĉe antaŭe por atingi plej bonajn prezojn. Granada, Sevilla kaj Madrid ankaŭ konvenas por alveni.
Trajnaj konektoj el Madrido tre oftas per AVE (la hispana grandrapida trajno). Ankaŭ kun Granada kaj Sevilla estas trajnkonektoj. Konsultu ĉe la retpaĝo renfe.es. De la Sevilla flughaveno aŭ Sevilla urbocentro vi povas veni buse ĝis la centro de Malaga, same kiel el Granada.

 

 

2. De la flughaveno de Malago Costa del Sol al la Kongresejo.

La flughaveno situas rande sed sufiĉe proksime de la urbocentro de Malago.
 

 
2.1. Per buso:  Flughaveno de Málaga <-> Málaga urbocentro.
Prezo bileto: 3€, aĉeteblas en la buso mem.
Itinero, haltejoj, horaro .   Tel 902 527 200

La publika busa haltejo situas apud la elirejo de la T3 aera fin-stacio de la flughaveno.  Elektu la buson al Malago, kiu iras ĝis la centro mem. Haltu ĉe la lasta haltejo “Paseo del Parque-Plaza Torrijos”.

 

Ekde tie iru al tre proksima busa haltejo kaj prenu la buson numero 37 ĝis la haltejo “Camino de los Almendrales-Seminario aŭ Bloque Viviendas” tre proksimaj al la kongresejo. Rigardu la jenajn bildojn kun mapo de la busaj haltejoj en la centro de Malago (Paseo del Parque).  Alia elekto estas preni taksion de tie ĝis la Kongresejo en  “Casa Diocesana” (Diocesa Domo)  ĉe strato “Pasaje de los Almendrales, 2-4” (Kosto inter 6€ kaj 8€).

Flughavena busa heltejo kaj proksima 37-a busa haltejo al la kongresejo

Haltejo de la 37-a buso ĉe la Kongresejo:

 

2.2. Per trajno: La trajna haltejo lokiĝas je 50 mt de la flughavena T3 elirejo. Jen ligilo al la hispana fervoja kompanio RENFE por konsulti la horaron:  http://www.renfe.com/viajeros/cercanias/malaga/index.html

Konsulta paĝo de la proksimeca trajna horaro de flughaveno al Malago

Jen bildo de la enirejo en la trainhaltejo:

Fervoja haltejo en la Malaga Flughaveno.

Prenu direkton al Malago kaj haltu en la lasta haltejo: “Málaga Centro Alameda“.  Elektu la taŭga elirejo “Alameda Principal”. De tie iru al la proksima busa haltejo por preni la buson numero 37, kiu iras rekte al la Kongresejo (Seminario). Rigardu la sekvantan bildon. La kongresa haltejo estas “Seminario Bloque /bloke/ de Viviendas” en la strato Camino de los Almendrales (Vojo de la Migdalarboj) (Rigardu antaŭan bildon).

Fervoja haltejo kaj 37-a busa haltejo en la centro de Malago.

Alie vi povas halti en la Centra Stacidomo (Maria Zambrano) kaj preni taksion ĝis la kongresejo, kiu kostas pli malpli 10€. Kongreseja adreso: (“Casa Diocesana” (Dioceza Domo)  ĉe strato “Pasaje de los Almendrales, 2-4” , Tf+34 952250600).

2.3. Per taksio ekde la flughaveno. 
De la flughaveno ĝis la kongresejo (“Casa Diocesana” (Diocesa Domo)  ĉe strato “Pasaje de los Almendrales, 2-4″ telf: +34 952250600) la kosto estas inter 20€-28€, depende de trafiko kaj horo.

 

3. De la centro de Malago al la Kongresejo.

De la Centro de la Malago vi povas aliri la kongresejon per buso 37, ĝis la haltejo “Camino de los Almendrales-Seminario aŭ Bloque /bloke/ Viviendas. Rigardu suban kaj supran bildon. Estas diversaj hatejo de tiu buso tra la stratoj Alameda Principal (Ĉefa Aleo), Plaza de la Marina (Marina Placo), kaj Paseo del Parque /parke/ (Promenejo de la Parko)

Haltejo de la 37-a buso en la centro de Malago (5):