Ronda

Trajna Ekskurso al Ronda

Tiu trajno iras laŭ la hispana trako tra impone monta regiono de la rivero GuadalHorce, kie devas transiri grandajn ravinojn kaj tunelojn. Poste okazos la vizito de tiu bela urbo kun impresaj panoramoj. En tiu regiono situas la fama “Caminito del Rey” (Reĝa pado) kiun ni vidos ekde la trajno.

 

Ronda

Arundo estas unu el al plej antikvaj urboj de Hispanio. Ĝi devenas el la Neolitika erao, laŭ arkeologiaj malkovroj realigitaj en ĝia malnova urbo-centro. Tamen, la ĉeesto de homoj en ĉi teritorio estas pli antaŭa. Pri ĝi estas bona atesto la serio da kuŝejoj ĉe grotoj, inter kiu elstaras la “Cueva de la Pileta”, kiu estas unu el la plej elstaraj ekzemploj pri la surrokaj-pentraĵoj el la Andaluzia Paleolitiko.

La Nova Ponto

La Nova Ponto konsistigas, kune kun la Toreejo “Real Maestranza de Caballería de Ronda” la simbolo de la urbo.

Estis du grandaj projektoj por la konstruo de ĉi tiu ponto. La unua okazis en la jaro 1735, sub la reĝo Filipo la 5-a, kiu konsistis el arko kun 35 metroj da diametro. Ĝi disfalis 6 jarojn poste kaŭzante la morton de 50 homoj proksimume.

Kelkajn jarojn poste, komencis la nova konstruado, konkrete en la jaro 1751 kaj ĝis finis en majo 1793, koincide kun la celebrado de la Ĉefa Kermeso de Arundo. Entute ĝi daŭris pli ol 40 jarojn, laŭ la direktado de la arkitekto S-ro José Martín Aldehuela, kiu estis naskita en la vilaĝo Manzanera (Teruel).

Ĉi majstra-konstruaĵo, 90 metrojn alta, starigita sur konstru-ŝtonoj eltiritaj el la fundo de la gorĝo de la rivero Tajo, faciligis la konekton inter la moderna kvartalo, ankaŭ nomata “Mercadillo”, tio estas, bazaro, kun la malnova kvartalo de la urbo. Tio faciligis la urban ekspansion. La vidindaĵoj, kun la pendantaj domoj konstruitaj ĉe la rando de la abismo, estas grandioza spektaklo.

 

Preĝejo Sankta María la Mayor

Laŭ arkeologiaj studoj disvolvitaj en la areo, ĉi tiu preĝejo estis lokita tre proksime de la basiliko paleo-kristana de la 5-a jarcenton a.K.

En la sama loko oni starigis poste, sub la islama regado, plej grandan moskeon de la Medino. De tiu konstruaĵo konserviĝas nur la arko de Mirabh kaj peco de la sama muro ataŭrike dekoraciita, kaŝita malantaŭ la retablo de la tabernaklo.

La Gereĝoj Katolikaj, post la konkero de la urbo, ordonis starigi la templon sur la loko de la moskeo, kaj post multaj sorto-ŝanĝoj ili komencis la konstruadon en la jaro 1485, kaj finis ĝin fine de la 17-a jarcento. La gotika stilo estis reprezentita en ĝiaj tri navoj. Kvankam la tertremo okazinta en 1580 detruis parton de la templo, kaŝante la gotikan purecon, kiu ankoraŭ oni povas ĝin observi sur la eksteraj aŭ algluitaj kolonoj, kaj sur la ogivoj de la subtenanta arkaro, kiuj samtempe sin subtenas per kapitelaro kun vegetara ornamentaĵo.

 

Palaco de Mondragono

La Palaco de Mondragono, ankaŭ konata kiel Palaco de la Markiso de Villasierra, estas bonega arĥitektura ĥeredaĵo, sendube la civila monumento pli grava de Arundo.

Diras la legendo ke ĝi estis loĝejo de la granda reĝo Abbel Malik aŭ Abomelic, filo de la maroka sultano Abul Asan. Kelkaj jaroj post la morto de Abomelic, la regno de Arundo estis trapasita al tiu de Granado, sciante ke la lasta araba guberniestro Hamet el Zegrí ankaŭ loĝis en tiu palaco. Dum la kristana epoko oni realiĝis la plej gravaj masonaĵoj de la palaco. Apartenas al ĉi epoko la korto kiu kondukas al la ĝardeno. Temas pri tre originala korto kun triobla basa arkado sur tri flankoj, kun duoncirklaj arkoj ĉarme preparitaj per skrapita briko sur marmora kolono kun bazo, kapitelo kaj abako.

 

La toreejo

La toreejo de Arundo, pro ĝia historio kaj arĥitekturo, karaktero kaj beleco, estas agnoskata kiel unu el la plej antikvaj de Hispanio kaj unu el la plej monumenta en la mondo.

Ne temas pri hazardo, ĉar Arundo estas konsiderata unu el la naskiĝlokoj de la moderna tore-arto ekde la 18-a jarcento. En ĉi urbo kie oni konservis tre aktiva la rajdarto ĉar ekzistis korporacio kiu ne permesis ke la arta-rajdo perdiĝu. La bezonata defendo de la teritorio devigis al la reĝo Filipo la 2-a, starigi en 1572 la t.n. Nobela rajd-societo de Arundo (Real Maestranza de Caballería de Ronda) kies celo estis la konservado de la arto rajdi kaj batali surĉevale.

En la 18-a jarcento, la tiutempaj kavaliroj estis anstataŭitaj de la ordinaraj pied-toreistoj en la taŭro-ludado. La familio Romero, dum tri generacioj kunigas la plej unikajn toreistojn de tiu epoko. Inter ili elstaris: Pedro Romero (1734-1839), eminenta figuro kaj la plej karakteriza de la tore-arto. Lia personeco meritis socian agnoskon kaj respekton, pro sia kuraĝo, lerteco kaj estetika senso.

La konstruo de la toreejo oni atribuas al Martín de Aldehuela, la sama arĥitekto de la Nova Ponto sur la Arunda Gorĝo. La konstruado daŭris 6 jarojn, kaj la toreejo estis inaŭgurita en 1785 per taur-batalo en kiu partoprenis Pedro Romero kaj Pepe Illo. Kreita el grejsa ŝtono per monumenta skemo, la nobeleco de ĝia arkitektura plano donas al ĝi pli aspekto de klostro pli ol de toreejo, simile al la korto de la cirkla palaco de Karolo la 5-a en la Alhambro de Granado. La areno, 66 metrojn larĝa estas ĉirkaŭita de strateto per du ŝtonaj ringoj. La sid-vicaroj havas kvin du-etaĝajn sid-vicojn kun 136 kolonoj, kiuj konsistas el 68 toskanaj arkoj, ekcepte tiu de la Reĝa Loĝio, kovrita de duobla tegmento el araba tegolo. La eleganto de ĝia interno ne havas komparon kun alia ajn toreejo.

En la 20-a jarcento, dua dinastio de arundaj toreistoj (la Rondeños) konstituas alian kontribuon de Arundo al la Tore-arto. Cayetano Ordóñez kaj lia filo Antonio Ordoñez, pro ilia maniero percepti la tore-arton, vekigis la atenton de elstaraj homoj kiel Ernest Hemingway kaj Orson Welles. Estis Antonio Ordoñez, kiu en 1954 kreis la mondkonatan “corrida goyesca” gojeska taŭr-batalo kie la ornamo kaj vestaĵo estas tipa de la epoko de la pentristo Francisco de Goya.

 

Aleo de la Gorĝo

En la antikva tempo ĝi estis nomita Aleo de Sankta Karlo. Ĝi troviĝas apud la Toreejo kaj ĉe la bordo de la Gorĝo. Ĝi estas belega arbarumita promenejo de la 19-a jarcento de kiam oni povas ĝui grandiozajn panoramon de la Monto-ĉeno de Arundo kaj ties apudajn pejzaĝojn.

Ĝi konsistas el kvin paralelaj aleoj plen-plenaj de granda vegetara spec-variado, kiuj renkontiĝas ĉe promenejo kun impona balkon-vico starigita ĉe la bordo de la abismo. El la botanika vidpunkto estas menciindaj kelkaj ducentjaraj arboj kiuj aperas sur la paĝoj de la gvidilo pri notindaj arboj de la provinco de Malago: la cedro de Himalajo, la enorma pinarbo kaj la akacio de tri dornoj, apud la baseno de la anasoj.