El caminito del Rey
La vojeto de la Reĝo, (El caminito del Rey) estas pasejo konstruita sur la muroj de la interkrutejo “los Gaitanes”, sur la rivero Guadalhorce kaj tre proksima al Antekero. Temas pri pied-ira pasejo kun pli ol 3 kilometroj, algluita sur la roko interne de interkrutejo, kun sekcioj 1 metron larĝaj, pendigita ĝis 105 metrojn super la rivero, sur preskaŭ vertikalaj ŝtonmuroj.
Inaŭgurita en 1905 kiel aliro por la laboristoj pri bontenado de la Hidroelektra Societo El “Chorro”, la Vojeto de la Reĝo, ŝuldas ĝian nomon al la Reĝo Alfonso la 13a, kiu en 1921 trairis ĝin por ĉeesti la inaŭguron de dig-lago, kiu plifortigus la agadojn de ĉi energia entrepreno.
Fakte la vidaĵo de ĉi natura regiono vekis la intereson de holivuda entrepreno laŭlonge de la tempo, kaj pruvo de tio estas ke tiu vojo aperis en filmoj kiel “La kolonelo Von Ryan” (1965), ĉefrolita de Frank Sinatra, aŭ “La Ponto de Sankta Ludoviko”, kun Robert de Niro.
Post granda reformo kaj plibonigo por altigi ties sekureco, la nova kaj refarita Vojeto de la Reĝo estis inaŭgurita en 2015 kaj estas hodiaŭ reklamo ankaŭ por fremdaj vizitantoj, sed ĉi fojo por ĉiuj publikoj, kaj laŭ juĝo de internaciaj amaskomunikiloj CNN kaj la revuo “Lonely Planet” ambaŭ eĥis la remalfermon kaj la ekspektadoj estas promesplenaj.
Pli ol sep kilometroj da irado estas kompletigitaj inter 4 kaj 5 horoj, oni trairas pendantan ponton, kiu situas pli ol cent metrojn super la rivero Gvadalorce kaj tie oni ĝuas la imponajn vidaĵojn ĝis la natura gorĝo “los Gaitanes” kavigita de la rivero mem.
Gekuraĝuloj ne fordormu la okazon partopreni en unu el la plej gravaj aventuroj de via vivo.
Oficiala 4-lingva paĝo por informiĝi kaj rezervi: http://www.caminitodelrey.info
Multlingva paĝo de turisma agentejo kiu organizas duontagan aŭ tuttagan ekskurson al Caminito del Rey ekde Malago: https://www.getyourguide.es
ATENTU! Por trovi lokon oni bezonas rezervi sufiĉe frue.
Vi mem povas trovi rete multajn interesan informojn fotojn kaj videojn eĉ ĉe youtube, jen kelkajn interesajn ret-ligilojn:
Video mallonga oficiala: https://youtu.be/Nd9EN57jx-s
Informo en la ĵurnalo: EL SUR de Málaga:
Hispane: http://caminito-del-rey.diariosur.es/
Angle: http://caminito-del-rey.diariosur.es/en/