KER-ekzameno en Malago


Dato: sabato 4a de majo 2019
Loko: kongresejo de la Triopa Kongreso.
Informo kaj aliĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/andaluzio
Por plia informoj kontaktu: katalin.kovats@gmail.com
La niveloj estos B1, B2 kaj C1, kaj oni povas elekti la tipojn: parolan aŭ skriban aŭ ambaŭ (kompleksan).
 

Bonvenon

La Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, la Hispana Esperanto-Federacio kaj la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (AEU) invitas vin en Malago, la ĉefurbo de la Marbordo de la Suno, por partopreni:
–  la 71-an IFEF Kongreson okazonta de la 3-a ĝis la 10-a de majo 2019. Ni atendas fervojistojn esperantistojn kaj amikojn de fervojo, sed ne nur. IFEF jubileos 110 jarojn de sia fondiĝo en 1909, dum la 5-a UK en Barcelono, kiel Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj.
 – la 78-an Hispanan Kongreson de Esperanto, okazonta de la 1-a ĝis la 5-a de majo 2019. En la Hispana Esperanta Kongreso en Madrido, inter la 20-a kaj la 22-a de julio 2018, estis oficiale anoncita la 78-an Hispanan Kongreson en Malago.
 – la 21-an Andaluzian Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 3-a ĝis la 5-a de majo 2019, kune kun la 2 antaŭaj kongresoj. Tiel ni daŭrigas la tradicion de la andaluziaj kongresoj, post la 20-an en Antekero, kaj ofertas al la andaluzoj la ŝancon partopreni en la internacia etoso de la IFEF kaj HEK kongresoj kaj samtempe prezenti tie eroj de la esperanta andaluzia vivo.

AEU, kune con IFEF kaj HEF estas la organizantoj de tiuj kongresoj.

La Kongresejo, kongresa akceptejo kaj ankaŭ konvena loĝejo troviĝas en la sama konstruaĵo de la Dioceza Domo de Malago. Kiel atingi Malagon kaj la kongresejon vi povas rigardi ĉe Kiel alveni.